Ponteto (Bulteno de Esperanto-Ligo en Regiono Kantoo) Majo 2016 N-ro 276 Hejmpaĝo: http://sites.google.com/site/kantooesperantorenmei/ プログラムにかなりの変更が出ました 会場では音楽は禁止ということで 新藤さんのコンサート 牧野さんの歌の分科会は取りやめざるを得なくなりました そのプログラムを目的に参加を決めた方には 返金などいたしますので申し出てください 第 65 回関東エスペラント大会 日時 :2016 年 6 月 11 日 ( 土 )~13 日 ( 日 ) 場所 : 東京スポーツ文化館研修ルーム 第 1 日目 6 月 11 日 ( 土 ) 関東連盟総会 ( 研修ルームC) 15:30~16:30 懇親会 18:00~19:30 第 2 日目 6 月 12 日 ( 日 ) ( 研修ルームB) 開会式 9:30~10:00 講演 1 Alberto Garrido フィリピンのエスペラント運動 10:00~11:10 Alberto は現在は大学生 高校生の時からエスペラントを始めて 今はフィリピンの背年運動を牽引している 講演では フィリピンの風物なども合わせて話してくれる 講演 2 堀泰雄さん 原発事故被災地のこれまで 11:10~12:10 堀さんは 震災直後から被災地を巡り それを世界に報告してきました それらの被災地の中 1
で堀さんがとりわけ心を痛めるのが 福島県の原発事故の被災地です この5 年間に訪問した町や出会った人々をかたり 原発の恐ろしさ 原発廃止を訴えます ( 写真を見せながらエスペラントで講演 ) 写真撮影 会場整理 昼食 12:10~13:30 分科会 13:30~14:30 1. Alberto さんと語る 分科会で 更に Alberto さんと親しくなりましょう 2. ハプスブルク家とその支配下の民族について ( 大庭篤夫さん ) 歴史散歩 第 5 福竜丸展示館 14:30~16:30 この展示館には 木造のマグロ漁船 第五福竜丸 およびその付属品や関係資料が展示されています 第五福竜丸 は 昭和 29 年 (1954 年 )3 月 1 日に太平洋のマーシャル諸島にあるビキニ環礁でアメリカが行った水爆実験によって被害を受けました 館内にはその水爆実験によって 亡くなられた方や被害を受けた方達の写真やパネルも多数飾られています 大会記念品 Raportoj el Japanio 19 ( 堀泰雄著 1300 円 ) 大会参加費 一般 3000 円 (4 月 30 日まで ) 3500 円 (5 月 1 日以降 ) 青年 (35 歳まで ) 2500 円 障がい者 1500 円 一般市民 500 円 大学生 高校生 中学生 小学生無料 ( 記念品はありません ) 不在参加 2500 円 ( 大会記念品と Kongreslibro が送られます ) 写真代 1000 円 宿泊費 一人 5940 円 朝食 648 円 参加申し込み郵便振替 00120-9-100201 関東エスペラント連盟宛 内訳も記入のこと 東京スポーツ文化館 136-0081 東京都江東区夢の島 2 丁目 1 番地 3 号新木場駅出入口出口から徒歩約 13 分 電話番号 03-3521-7321 宿泊東京スポーツ文化館 (5 人部屋を2 室予約 ) 大会組織委員会事務局関東エスペラント連盟事務局 ( 堀泰雄方 ) 371-0825 群馬県前橋市大利根町 2-13-3 電話 / ファックス : 027-253-2524 メール : hori-zonto@water.sannet.ne.jp 2
関東大会で講演をしてくれるアルベルトさんからのメッセージです 大会では フィリピンのエスペラント運動について話してもらう予定ですが 分科会 で もっと話を聞こう ということになっています フィリピンのトランプ さんが 大統領選挙で勝利しましたが そのあたりの状況なども聞いてみたいところです Tri jaroj pasis, kaj la movado de geknaboj restas tia! Albert Stalin Tancinco Garrido Fondanta Prezidanto, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) Ne estas sekreto, ke la filipina Esperanto-komunumo estas gvidita precipe de gejunuloj. Mi jam menciis pri tiu fakto en multaj miaj artikoloj publikigitaj ekzemple en konataj revuoj. Unu el la plej novaj kaj malgrandaj en la mondo (kun nur pli ol 30 homoj havantaj bazan lingvokonon ekde 2013), ĝi ankaŭ estas stranga, ĉar ĝi estis reestablita pro la klopodoj nur de adoleskuloj, malsame kiel multaj aliaj landaj movadoj. Krom la fakto, ke ĝi konsistas el junuloj, la filipina movado fondiĝis en la epoko, en kiu furoras sociaj retejoj koincide en lando ofte nomita la monda ĉefurbo de socia retumado. Komunikado per Fejsbuko, interalie, sin prezentas kiel bona (tamen ne egale ideala) anstataŭanto, kiam ne eblas por junuloj renkontiĝi fizike pro geografiaj, financaj, sekurecaj, kaj aliaj kialoj. Tamen, sociaj retejoj ne plu estas nur renkontiĝejoj, sed ili sin delonge malkaŝis kiel bonegan ilon por reklami Esperanton, kapablaj por eventuale instigi scivolemon kaj intereson inter junuloj inter 13 kaj 30-jaraj. Tiun kampon provas efike disponi Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), la sola Esperanto-organizo en la lando, donante specifan emfazon al informa agado, farante diversajn informbildojn, kaj lastatempe, GIF-bildojn, kiujn oni vidos kiam oni vizitas nian fejsbukpaĝon. Ĉi tiu kampanjo bele iras kun la furorado de la relative novbakita Esperanto-kurso ĉe Duolingo, kiun multaj filipinanoj ankaŭ uzas ebligante al ili malkovri la lingvon. 3
Lastatempe, efektivaj aldonoj al la nombro de membroj estis observitaj pro la kombinitaj efikoj de la informa kampanjo kaj Duolingo. Aliflanke, junaj filipinaj Esperantistoj pruvis, ne nur pri Esperanto kiel lingvo mem ili zorgas. Ekde 2015, membroj de FEJ ankaŭ partoprenadas en la movado Staru por Edukado, nacia movado por alvoki senpagan edukadon specife ĉe publikaj universitatoj, agnoskante ĝin kiel rajton, kiun ĉiu filipina civitano devas egale ĝui. Kvankam ni sekvas ian neŭtralecon rilate politikajn aferojn, ni povas interkonsenti, ke ni kiel Esperantistoj donas grandan gravigon al homaj rajtoj, ekzemple rajtoj je edukado kaj lingvo. Tiun ekzemplon ni volas montri, irante surstrate por alvoki por niaj komunaj rajtoj. Tamen, kovritaj de la antaŭmenciitaj atingoj restas internaj problemoj ene de la komunumo. La fakto restas, ke malpli ol kvin homoj havas sufiĉe bonan lingvokonon de Esperanto. Materialoj kiel libroj ankaŭ malabundas, kaj kvankam FEJ jam ricevis diversajn donacojn dum la lastaj tri jaroj, ankoraŭ estas multo bezonata rilate financojn kaj materialojn. Krome, aktivuloj, kiuj emas agadi por la movado, vere malabundas, kaj eĉ tiuj, kiuj gvidas la organizon, ofte havas aliajn prioritatojn krom la movado nia. Tiu manko da aktivuloj kaj materialoj do kaŭzas, ke ne estu sufiĉe da servoj por membroj, tial la organizo iel malsukcesas helpi ilin efike studi kaj lerni la lingvon kaj sufiĉe Esperantumi kun aliaj homoj efektive stagnante la progreson de la loka Esperanto-komunumo rilate la uzadon kaj plibonigadon de la lingvo. Filipinaj Esperantistoj ankaŭ sin sentas izolitaj de la resto de la mondo, ĉar preskaŭ neniuj eksterlandaj Esperantistoj venas al Filipinoj, almenaŭ por turismi kio supozeble donus al niaj lokaj esperantistoj ŝancon por havi la senton de komunikado kun alilingvanoj en la Internacia Lingvo. Do, mi nun demandas: ĉu eble japanaj esperantistoj volus veni al Filipinoj por ĝui la pejzaĝojn kaj gustumi la kulturon? Ni ĉiĉeronos ilin! 4
Konklude, dum la infanaĝaj periodoj de la nuntempa filipina movado, nian ankoraŭ mallongan historion egale kundividas sukcesoj kaj malfacilaĵoj. Tamen, mi devas diri, ke malgraŭ ĉio, kion nun daŭre spertas nia movado, estas vere laŭdindaj tiuj junuloj, kiuj, malgraŭ siaj aĝoj kaj okupiĝoj, povis reaperigi Filipinojn sur la mapo de Esperantujo, post longa tempo de manko. Nun, ni devas koncentriĝi pri plifortigante la fortajn punktojn kaj alfronti la malfortajn -- ĉio laŭ niaj kapabloj kaj strategioj kiel junuloj. Mi, estante la reprezentanto de la filipina movado ekde kiam mi estis 15-jara, scias, ke la florado de ĉiu ajn movado neniam nur dependu de agado de iu unuopulo aŭ gvidanto sed de la kunlaboro inter homoj kun diversaj talentoj kaj interesoj cele al komuna bono, sendepende de aĝo kaj posteno. Ĉiam de kolektiva agado! 第 7 回沼津通信講座受講生 修了生交流会 のご案内 八ヶ岳エスペラント館近辺や清里付近の散策 そして 通信講座講師によるミニ スクーリングが6 月 26 日 ( 日 ) 午後と27 日 ( 月 ) 午前に行われます すばらしい自然に囲まれた八ヶ岳エスペラント館で交流し 楽しいひとときをもちましょう プログラム等 詳しいことは のちほど お申し込みくださった方にお知らせします 日時 :6 月 25 日 ( 土 )1 時から~27 日 ( 月 ) 昼頃まで最長 2 泊 3 日場所 : 八ケ岳エスペラント館 中央線 小淵沢 駅で小海線に乗り換えて一つ目の駅 甲斐小泉 下車歩いて8 分 高速バスの利用も出来ます ( 送迎要相談 ) 参加費 :1 泊 2 食付き 5000 円 2 泊 4 食付き 9000 円 ( 当日集金 ) 昼食 飲物などは各自負担 日帰り参加費 500 円 申し込みのときには お名前 住所 電話番号 メールアドレス ( お持ちなら ) および参加日程をお知らせください また 通信講座の受講歴 ( 初級受講生 初級修了生 中級受講生 中級修了生 中断中 未受講 ) もお知らせ下さい 申込先 ( 世話人 ): 大西将之電話 Fax 048-431-3512 メールm.onishi@f4.dion.ne.jp 申し込みは先着順 12 名締切りは6 月 19 日 お早めにどうぞ 5
棗庄だより AMO AL ESPERANTO-VORTAROJ ( エスペラントの辞書への愛 ) SASAKI Teruhiro Mi tre ŝatas konsultadi vortarojn ekde mia infaneco. El postlasitaj libroj de mia patro, kiu mortis en mia 3-jara, mi ĉiam legadis vortarojn de la japana kaj la ĉina. Tio estis mia kaŝita ĝojo kiel kara memoro de mia patro. Amo al vortaroj ege helpis min en legado de diversaj literaturoj. Bedaŭrinde mi ne renkontis bonajn anglalinvajn vortarojn krom unu, la vortaro de Hornby, kiun mi komencis uzi nur post diplomiĝo. Ĉi tie en Zaozhuang ĉiuj studentoj havas la vortaron de Hornby, la «Oxford Learner s Dictionary». Mi tre envias, ke ĉinoj povas lerni la anglan kun la plej bona vortaro. Surbaze de la sperto en Japanio, la vortaro estis kompilita de Hornby. Do ĉiu vorto ne estas nur anstataŭigo de alia vorto, ne nur vortaro de sinonimo, sed indukteca klarigo de la vorto mem. Feliĉe, Esperantaj vortaroj estas ĝenerale tre bonaj. La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas ja malgranda Enciklopedio. Konsultante ĝin, oni povas plimultigi scion pri diversaj fakoj. Sennacieca Asocio Tutmonda devas esti poreterne laŭdata pro kompilado de PIV. Kiam mi legas artikolojn en PIV, mi komprenas, kial Zamenhof insistadis forte la internan ideon de Esperanto. Sen 6
profunda konvinko ne eblus efektivigi tian grandan vortaron, kiel PIV. Tra PIV estas penetrita la alta strebo de SAT-anoj. Lernindas Esperanto, ĉar ekzistas tiaj bonegaj vortaroj. En Ĉinio estas publikigitaj du novaj Esperanto-vortaroj de s-ro Wang Chongfang: «Granda Vortaro Ĉina-Esperanta» kaj «Granda Vortaro Esperanto-Ĉino». Mi miregas, ke unu persono povas kompili tiujn altkvalitajn vortarojn. Legante, mi estas kortuŝita pro persona grandeco, ke la kompilinto tutkorpe kaj tutanime dediĉis sin longdaŭre al la nobla laboro. La unua vortaro entenas ne nur modernajn vortojn, sed esprimojn de ĉina klasika skriba lingvo, tial do ege helpas al mi traduki antikvan pensulon Mozi en Esperanto. La dua estas tre utila por trejnadi skribadon de la ĉina kaj Esperanto. Do ĝi estas tre bona lernilo de la ĉina lingvo por mi. Du vortaroj donas al legantoj fortan impreson pri persista penplena laboro. Do indas instrui al junaj ĉinoj Esperanton, por ke lernantoj konu personan noblecon de la kompilinto, uzante la vortarojn. En Ĉinio estas la alia bona vortaro, nome, «Esperato-Ĉina Vortaro» (komplilita de Zhang Hongfan, 1985). Ĝi estas kolektiva kompilado de tiamaj ĉinaj Esperantistoj. Sed en kolektiveco kuŝas avantaĝo kaj malavantaĝo. Kvankam konvena, tamen ne senteblas tia «idea inspiro», kiu apartenas al unu forta personeco. Nun mi legas la germanan tradukon de Mozi, tial mi ofte konsultadas la vortaron «Wörterbuch Deutch-Esperanto» (Erich-Dieter Krause, 1993). Ĝi estas konciza kaj bona, ke mi kun ĝojo legas artikolojn. Ĝi altigas kapablon de la germana lingvo kaj samtempe pliriĉigas vortotrezorojn de Esperanto, ĉar la germana lingvo estas riĉa je libereco de frazfarado kaj montras ankaŭ miraklon de Esperanto-frazfarado. Mi multfoje provadis grimpi la krutan monton de la germana lingvo, sed ĉiufoje interrompiĝis survoje. En studentaj jaroj mi eĉ legis germane filozofiajn verkojn de Hegelo. Sed ne daŭris la studo longe, kaj mia germanlingvo rustiĝis. Refreŝigas nun al mi la intereson la renkontiĝo kun Esperanto-germana vortaro. En tiu senco, Esperanto estas tre utila por lernado de aliaj fremdaj lingvoj, ĉar ĝi havas nun vortarojn de multe da lingvoj. 7
Mi ofte uzas vortarojn «English-Esperanto Dictionary» (Fulcher and Long; Peter Benson; J. C. Wells). Ili estas utilaj respektive per si mem. Sed kompare kun ĉinaj kaj japanaj vortaroj, ili ne tiom estas konvenaj. Ŝajnas al mi, anglalingvaj kompilintoj tenas sin je pozicio, ke por anglalingvaj popolanoj Esperanto estas tiel proksima, ke ne necesas detala klarigo de vortoj kaj esprimoj. Aŭ ili jam estas kontentaj je ekzisto de PIV. Ilia Esperanto-vortaroj estas nur kolekto de vortetoj pli ol ampleksa vortaro. Mankas al ili klarigo pri vortouzado. Sed pli bone ol nenio. Situacio estas malpli bona je la vortaroj «Ruso-Esperanta; Esperanto-Rusa» de Bokarev. En nuna stato enteniĝas nur simpla vicigo de vortoj. Sed rusaj kaj anglalingvaj esperantistoj estas tre lertaj je uzado de Esperanto. Ili ofte estas elstaraj gvidantoj en Esperantujo. Eble, ili ne bezonas sian apartan vortaron, se nur estas PIV. Eble, al eŭropanoj ŝajnus, ke Esperanto estus nur aliformiĝinta parteto de iliaj lingvoj. Tial la detala ekspliko ne necesas, ĉar ili povas kompreni kaj uzi Esperanton surbaze de sia nacia lingvo. Al ili ŝajnus, ke por Esperanta konversacio estas sufiĉe, se anstataŭigi vortojn de sia nacia lingvo per Esperanta prononco. Tiel do ili ne atentas vortarojn. Azianoj, kontraŭe, ne povas kompreni multe da vortoj sen detala ekspliko, kaj estas al ili malfacile verki eĉ plej simplajn propoziciojn. Por japanoj nun estas ankaŭ bonaj vortaroj: «Esperanto-Japana Vortaro» kaj «Vortaro Japana-Esperanta, kompilita de Miyamoto Masao». Ĉiutage mi uzas ambaŭ vortarojn, kaj ili estas nigre makulitaj de miaj fingrumoj. La unua, kiel kolektiva laboro, prezentas la altan lingvistikan nivelon de japanaj esperantistoj kaj sendube estas unu el la plej bonaj vortaroj en tuta Esperantujo. La dua, kiel produkto de unusola persista laboro, montras, ke Esperanto povas kreskigi la fortan personecon kaj tra Esperanto alte disvolviĝas persona kapablo. Nunaj ĉinaj studentoj preskaŭ ne konsultas vortarojn paperajn, sed nur elektronikajn. Je tiuj vortaroj, ne makuliĝas paĝoj, nek videblas grandeco de personoj. Ami vortaron estas la plej bona rimedo por lingvolernado. Ĉu eblus enamiĝi al la elekronika? 8
ĈU LA SUPERREGO DE LA ANGLA LINGVO KAŬZOS (JAM KAŬZAS?) EKSTREMAN REAGON? Glauco Pompilio Nedenaskaj anglalingvanoj malfacile kaj kvazaŭ perforte akceptas la ekziston de anglosaksa civilizacio kun propraj kaj tre specifaj lingvo, institucioj, mentaleco, penskaj sentmanieroj. Ili, subkonscie, rifuzas la fakton ke Anglio, Usono, Irlando, Kanado, Aŭstralio, Novzelando konstituas nuntempe kulturan unuon, kiu estas malsimila de la propra kaj kiu regas la ekonomion, la sciencon, la interkomunikojn, la literaturon, la kinon, la arton, la muzikon. Inter la du mondmilitoj la anglosaksaj specifoj estis iasence kaŝitaj malantaŭ la granda nombro da neanglalingvaj sciencistoj, intelektuloj, artistoj, kiuj migris aŭ eskapis el la naziismo. Post la Dua Mondmilito, kiu finiĝis per la venko fare de homoj unuiĝintaj sub la sama flago, kreiĝis iluzio, ke eĉ kulturo povis esti ununura kaj akceptebla de ĉiuj kaj lingvo ŝajnis ne esti bazo de diferenco. Dum certa tempo la franca kulturo ŝajnis iel superregi. Ni pensu pri la tiama prestiĝo de aŭtoroj kaj pensuloj kiel Sartre, Simone de Beauvoir, Camus, Levi Strauss, Aron, Lacan, Foucault. Kaj la itala kino estis tiam la dua en la mondo kun tiatempe mondfamaj konataj reĝisoroj kiel Rossellini, Visconti, Antonioni kaj geaktoroj kiel Mastroianni, Manjani, Sophia Loren, Lollobrigida, Cardinale. Kaj japana kulturo ne estis malpli mondfama dank' al nomoj kiel Kawabata, Mishima, Kurosawa. Ĉio tamen ŝanĝiĝis kun la alveno de nova generacio, tio estas la generacio de Elvis Presley, de Beatles, de la studentaj demonstracioj, de la feminismo, de la interseksaj evolucioj, de la minijupoj, de la ĝinsoj, de la drogoj, de la hipioj, de la liberiĝo de gejaj pensoj. Ekde tiu 9
momento ĉiuj novaj muziktendencoj - rapaj, darkaj, punkaj, ktp - venas el la anglosaksa mondo kune kun televidaj kaj komputilaj programoj kaj novaj lingvaj esprimoj. La inundo fare de la usona kinematografio - kaj iagrade ankaŭ de la aŭstralia kaj novzelanda - preskaŭ malaperigis la italan, francan kaj germanan kinartojn. La tutglobiĝo estas anglosaksa - ĝi samigas verkistojn kaj artistojn el la tuta mondo. Se vi volas diskonigi kaj sukcesigi vian filmon, vi devas ĝin krei en la angla lingvo. Se vi volas diskonigi kaj sukcesigi vian kanton, vi devas ĝin krei en la angla lingvo. For estas la tutmondaj sukcesaj tempoj de la itala 'canzone' aŭ de la franca 'chanson'. Estas en la anglosaksaj sciencaj revuoj, kie estas decidite, kio estas aŭ ne estas scienco. Tiu sciencisto, kiu intencas esti serioze konsiderata - ĉu li estu rusa, ĉina, itala, franca, japana aŭ germana - devas ĉiel zorgi ke eventuala artikolo estu de tiuj revuoj akceptita. Malgraŭ ĉiuj oficialaj kaj neoficialaj diskutoj kaj intencoj, la angla lingvo estas fariĝanta la lingvo de Europa Unio. Ĉiu lingvo, ni ne forgesu tion, estas la pens- kaj sentmaniero de ĉiu aparta civilizacio. La malfacilaĵoj, kiujn denaskaj parolantoj de latinidaj lingvoj - sed ankaŭ japanoj aŭ ĉinoj - renkontas parolante la anglan, venas el la profunda diverseco de la pens- kaj sentmanieroj ekzistanta inter la propraj kaj la anglosaksaj. La germana filozofo Jonas verŝajne prave asertas, ke la superrego de la greka lingvo - kaj sekve de la greka civilizacio - sufokadis dum jarcentoj la religiajn pensojn de la ĉirkaŭantaj popoloj ĝis la momento, kiam tio ĉi ekigis, kiel kontraŭago, la naskiĝon de la grandaj monoteismoj hebrea, kristana kaj islama. Kiel la greka, ŝajne, estas aganta nuntempe la anglosaksa civilizacio. Malfortigante la aliajn lingvojn, anstataŭigante ties civilizaciojn per sia propra, ĝi malaperigas en la popoloj la kapablecon esprimi kaj evoluigi sian propran civilizacion. Ĉu tio ne kondukos (jam enkondukas?) al ekstrema kaj danĝera kontraŭago? 10
酔いどれ文法再確認 6( 最終回 ) 現在形か過去形か 仁木茂 早いもので 勝手に 1 年間連載しますと宣言して始めた酔いどれの雑文も最終回と なりました あと 1 回だけの辛抱とお読みくだされば幸いです nun と ĵus と 毎度英語との比較で少し気が引けますが 標記 2 語は英語の now と just now にほ ぼ対応します つまり中学時代に習うように The class has begun just now. ( 誤 ) The class has just begun. ( 正 ) The class began just now. ( 正 ) でしたね このことは そのままエスペラントにも当てはまります La kurso ĵus komenciĝis. Oni lernas nun. つまり 講習が始まったのが過去 学習しているのが現在 ここまでは当たり前すぎ てランチクラッカーにもならない ( お若い読者ごめんなさい ふるーいギャグなので す ) で just now とぴったり対応するべき ĵus nun はどうなっているかというと 例文が見つけられなかったです 誤使用例も含めて エス日辞典の nun の項には =ĵus として Nun venis via vico. 今度は君の番だ が少し前の時点を指す [ たった今 ] の例として また =tuj として Venu nun! 今すぐ来い が [ 少し後の時点を指す ] などが例示されています これは 難しいと思います なぜ筆者にはむずかしいかというと PGE の 90 節 いわゆる本来副詞の Ĵus の項の説明には Momenton aŭ kelkajn momentojn antaŭ la aktuala momento ( 現在の時 間より前の瞬間 あるいは短い時間 ) と定義されており ともかく時制は過去だと思えるからです 私は根が単純なのでそ れだけで理解しようとしているせいかもしれませんが ちなみに同項の参考箇所には 能動態直接法現在時制などで使う 態 法 時制など複合時制の表が示されているの ですが 言語学の知識が不足していて 相だの態だのはよくわかりません ただ 英 語でも例えば研究社 新英和辞典 1977 の just の項では 11
He has just come. He just came. を ほんの今 ~ したばかり の例文として併記しています I m very busy just now. は はっきり [ 状態を示す現在形と共に ] と説明しています ジーニアス英和大辞典だの OED だのに深入りするのは筋違いですのでエスペラントに戻します ĵus は ちょうど今 ~ したところ nun は 今 ( 現在 )~ しているところ の意味 で使う ĵust はエスペラントになくて justa は 公正 正義の これで 初学の方のまと めになるでしょうか Bedaŭrata タニヒロユキの エスペラント単語練習帳 には付録 3 英語が得意な 人の注意すべき単語 がまとめられています その justa の項に 間違いやすい語と して英語 just が取り上げられていて 英語では ちょうど まさに の意で使うが エスペラントではその意味では使うのなら ĝuste 正しい 適正な は ĝusta たった今 は ĵus ほんの は nur 公平な なら justa と説明されています ややこしくて 酔いも覚めてきました 飲み直すことにします また いつかどこかでお会いできれば きっと笑って手を振りますね ごきげんよう エスペラント大相撲初参加記 横浜エスペラント会牧野三男 私にとって Esperanto-Sumoo は初体験だし ただでさえ多くの宿題を抱えている毎日が今後どうなるか とても心配でした それで出来るだけ負担の軽い土居智江子さんの Hanako lernas Esperanton!" を選びました この本は前から持っていましたが 読むのは初めてです 何れにしても初心者向きの本だからと軽く見ていましたが 15 日間毎日読む習慣が無かっただけに不安でした どうせやるからには全勝を と願うのが人の常 そのため 私はこの期間出来るだけ外出を控え 頭の冴えて 12
いる中に課題を果たすようにしました その結果 次のような思い掛けない収穫が得られました 1 途中から知らない単語が出て来たので 今後の初心者用に 出来るだけ丁寧に単語ノートを作る 2 土居さんの学習カリキュラムが実に見事なのを発見 文法から説明した昔の指導法とは異なり 基本的なやさしい文章を学びながら 徐々に文法を消化していくという学習の流れ 一度新出単語を覚えたら それを何度も何度も反復練習し 物語を発展させて行く 昔の子供向けお伽噺の基本構成と同じ 質問と答えを繰り返し 日常会話の基本を学び取る 日常会話中心に話題が発展して行く この方法だと一連の連続ホームドラマ スタイルなので 次はどんな話題に発展するかという期待感も生まれる しかも出て来る単語は必要最小限度の重要単語ばかりなのに一驚 逆に いきなり覚えにくい単語がゾロゾロ出て来れば 先を読む意欲が萎えてしまう この本に出て来る単語は覚え易い基本単語ばかり 故に 先ずこの本 1 冊を完全消化すれば 短期間で驚くほどのエスペラントの文 読解力が付くはず 以上の事を私は痛感しました 若し今回 Esperanto-Sumoo に加わらなかったら 私は死ぬまでこのことに気が付かなかったでしょう 3Esperanto-Sumoo が終わってやれ一安心と思っていたら ある人から エスペラントは判らない単語が多過ぎて なかなか学習する気になれない とのメールが来ました メールのやり取りの中で 彼が初めて Hanako lernas... を教わった時 学習の進め方に無理があったこように思われました そこで私なりに初心者向け副教材を作り送ったところ 大変喜んで 初めからこんな副教材があったら もっと学習意欲が出ていたかも知れない との嬉しい返事を頂きました この副教材発想は 私が65 年前に既にエスペラントに触れて知っていた基本単語に対する意識と 初めてエスペラントに触れたばかりの人の基本単語に対する意識との間には 大きなズレがあるということに気付き 生まれたものです 学生は誰でも良く予習して来る義務がある それを怠ける奴は私を侮辱している! と怒り狂った大学時代の秀才助教授の教育姿勢を思い出しました そして初めて指導する際に絶対必要な指導上の留意点を改めて考えさせられました 4 日韓合同エスペラント大会があった年 私が教わったハングル教室の先生に先日 久しぶりに再会しました その時 エスペラント学習の進め方を質問されました 思い掛けない時に 思い掛けないことが起きる! そのためにも 私たちは 普段から少しずつ このような副教材も準備しておくことが未来の Esperanto-Movado ために必要ではないか? そんなことを教えてくれたのが 今回の Esperanto-Sumoo でした 13
世界の旅人堀さんのエスペラント気ままエッセー 26 ネパールでのヒマラヤの集い (2) 堀泰雄 道路はめちゃめちゃだもう 10 年以上ネパールに通っているが 生活条件が改善されている様子は少しも見られないし むしろ悪くなっているのではないかと思うことの方が多い 果たして国 政府 地方自治体などというものが存在しているのか 疑いさえ持ってしまう まず 道がひどい カトマンズからポカラへ向かう道は 多分国道 1 号線なのだろうが 2 車線で 舗装もあちこち剥がれている 渋滞は始終起こる 山側には大きな石がむき出しになっているからいつ何時道路に転げ落ちてくるかわからない 川側は路肩にわずかばかりのコンクリートのかたまりが並べられている状況だから転落の危険はいつでもある 日本ではこんなひどい道を探そうにもどこにも探せない あちこちで道路工事をしていたが 掘削機 ( 土砂などをショベルなどで掘り ダンプなどに積み込む建設重機 ) が一つで後は人力である 少年のような労働者が 軍手もはめずに素手で 鶴はしを振るい シャベルで掘り 一輪車を押している これでは 工事も何か月もかかり その間交通渋滞が起こるというわけだ 14
市内の道も例外ではない 前のページの写真は カトマンズ市内ダラハラ塔の近くの道だ 水道管の修理をしているらしかったが 一体いつから行われているのか いつまで続くのか 歩くのもままならない ましてや車など通れない 雨期になったらどんな惨状になるのか ごみだらけだ道には 排気ガス防止装置など付いていない小さな車やバイクがひしめいていて 空気の悪いこと 写真の中で右側に立っている人は日本人で 性能の良い日本製のマスクをしているが ネパール人はほとんどマスクはしていないし していてもただの布のマスクで 埃を防ぐとは思えない ネパールでは 毎日シャワーを浴びてきれいに体を洗っているつもりだが 日本へ帰ってきて体に石鹸を付けても最初は泡立たない 多分 皮膚に埃がしみついているのだろう ゴミなどはそこらじゅうにある 最近では パタンやバクタプールのような観光地ではきれいにしているが カトマンズ市内は ごみの町である 昔はすべての製品は自然のものからできていたから その辺に捨ててもやがては土に返り 余り問題にはならなかったろうが 今はすべてがプラスチックだ 人々は昔ながらの習慣を現代に持ち込み 国土を汚し放題に汚している そんなゴミを含んだ埃なのだから その量も多いし 悪臭のあることもあり 毒物も含み こんなところに住んでいたら長生きはできない 私は ネパール人エスぺランチストに口を酸っぱくして 捨てるな と言い 出来るときはゴミを拾うよう促している 今回も アンナプルナが一望できるバンディプールの展望の良い山に登ったら 大きなペットボトルが何本も投げ捨てられているのを見た 山頂にいたネパール人仲間に帰りに 2 本ずつ持って降りようと提案し 彼らは合計では 20 本以上 それにお菓子の袋などを拾って村に戻った 私が言わなければ 彼らは 拾うことを思いつきもしなかったろう もちろん私のペットボトル拾いも 九牛の一毛で大した役には立たないが それでも 堀がいるときにごみのポイ捨てをするとうるさいぞ と一毛程度の役には立っているし ゴミに関して私が提案すると 今では仲間のネパール人たちは そうだった と思い出したように行動するようになっている ゴミで思い出すのは 何年か前ある町で ゴミ拾いをしていた 2 人の若い女性を見つけたことである 日本人らしいな と近づくとやっぱりそうで 青年海外協力隊でネパールに来ているのだった ネパールでゴミ拾いなんて無駄だよ と私が訳知り顔で話しかけると 彼女らは いえ 私たちが続けていれば 誰かきっと応援してくれ 15
るはずで この町もきっときれいになります と 凛として答えた その気概や良し で私は感動したが 果たしてその後はどうなったろうか ガソリン不足 電力不足昨年 9 月に 10 年越しの苦労が実って ネパールに新憲法が制定された これに対して 南部のインド系の部族が 自分たちの権利が抑圧されると言って反発し 国境を封鎖した ネパールには海がなく 貿易はほとんどすべてインドを経由して行われるから インドから物が入ってこないと たちまち国民生活はひっ迫する この 封鎖は震災よりひどい という人もいるほどだ そんな話を聞いていたので ネパール旅行はやめたほうが良い という人もいたが 行ってみると市民生活は 特に支障もなく行われているようだ 確かにガソリンは不足しているようで 町のあちこちのガソリンスタンドには バイクが長蛇の列を作っていた また 我々のバスは 途中でガソリンの給油を受け 屋根にはガソリンの入ったポリタンが載せてあった 政府が何らかの手を打っているのか 闇で入って来るのか ポカラのタクシー運転手は 1 週間前は 1 リットル 400 ルピー (400 円弱 ) だったが 今は 100 ルピーくらいになった と話していたから 徐々に正常には戻っているのだろう ガソリンもさることながら 電力も不足で 一日 12 時間もの計画停電も行われていて 該当地区が真っ暗ということもしばしばみる 街灯もないから道は暗くて危ない ガソリンの倹約になるのか 暗くなっても車はなかなか電気を点灯しない よく事故が起こらないと感心する ネパールでは ろうそくや懐中電灯は必需品だ ホテルなど大きいところでは 停電になるとすぐ自家発電に切り替えるが それでもしばらく真っ暗闇で待つ などということも起こる 電力が不足していると まともな工場は稼働できない パソコンも使えないから 知的労働にも大きな障害になる >>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>> Esperanto-Ligo de Kantoo (ELK) Sidejo: ĉe HORI Jasuo (s-ro) 2-13-3 Ootone-maĉi, Maebaŝi-ŝi, Gunma-ken 371-0825 堀泰雄 371-0825 群馬県前橋市大利根町 2-13-3 Telefono/Fakso: 027-253-2524 Retadreso: hori-zonto@water.sannet.ne.jp Hejmpaĝo: http://sites.google.com/site/kantooesperantorenmei/ Ĝirkonto ( 郵便振替 ) : 関東エスペラント連盟 (Kantoo Esperanto Renmei) 00120-9-100201 16